Mi estas sufiĉe nova en Lemmy kaj mi ŝatus partopreni en diversaj komunumoj en Esperanto. Tamen, ĝis nun mi vidis nur tiun ĉi, ĝeneralan pri Esperanto.

Ĉu vi scias pri aliaj? Se jes, bv. listigi ilin.

Ĉu vi ŝatus partopreni ankaŭ en temaj Esperant-lingvaj komunumoj? Se jes, pri kiuj temoj?

  • kubofhromoslav@lemmy.worldOP
    link
    fedilink
    arrow-up
    1
    ·
    1 day ago

    Ah, jes, la beleco de malcentra reto - ekzistas pluraj samtemaj komunumoj 😅

    Do, iom post iom ni kreos diversajn komunumojn en Esperanto. Kaj havos pli aktivan komunumon, ŝajne 😅